-
-
Esperanto
-
-
14
|1 Corintios 11:14|
CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?
-
15
|1 Corintios 11:15|
Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.
-
16
|1 Corintios 11:16|
Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.
-
17
|1 Corintios 11:17|
Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo.
-
18
|1 Corintios 11:18|
CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.
-
19
|1 Corintios 11:19|
CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi.
-
20
|1 Corintios 11:20|
Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon;
-
21
|1 Corintios 11:21|
cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
-
22
|1 Corintios 11:22|
Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.
-
23
|1 Corintios 11:23|
CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13