-
-
Esperanto
-
-
24
|1 Corintios 11:24|
kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.
-
25
|1 Corintios 11:25|
Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
-
26
|1 Corintios 11:26|
CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.
-
27
|1 Corintios 11:27|
Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
-
28
|1 Corintios 11:28|
Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.
-
29
|1 Corintios 11:29|
CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
-
30
|1 Corintios 11:30|
Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
-
31
|1 Corintios 11:31|
Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.
-
32
|1 Corintios 11:32|
Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.
-
33
|1 Corintios 11:33|
Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13