-
-
Esperanto
-
-
10
|1 Corintios 12:10|
kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
-
11
|1 Corintios 12:11|
sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.
-
12
|1 Corintios 12:12|
CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.
-
13
|1 Corintios 12:13|
CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
-
14
|1 Corintios 12:14|
CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
-
15
|1 Corintios 12:15|
Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
-
16
|1 Corintios 12:16|
Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
-
17
|1 Corintios 12:17|
Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado?
-
18
|1 Corintios 12:18|
Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.
-
19
|1 Corintios 12:19|
Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13