-
-
Esperanto
-
-
9
|1 Corintios 13:9|
CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
-
10
|1 Corintios 13:10|
sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
-
11
|1 Corintios 13:11|
Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.
-
12
|1 Corintios 13:12|
CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.
-
13
|1 Corintios 13:13|
Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
-
1
|1 Corintios 14:1|
Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.
-
2
|1 Corintios 14:2|
CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.
-
3
|1 Corintios 14:3|
Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.
-
4
|1 Corintios 14:4|
Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.
-
5
|1 Corintios 14:5|
Mi volas, ke vi cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13