-
-
Esperanto
-
-
6
|1 Corintios 14:6|
Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado?
-
7
|1 Corintios 14:7|
Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata?
-
8
|1 Corintios 14:8|
CXar se la trumpeto donos necertan vocxon, kiu pretigxos por batalo?
-
9
|1 Corintios 14:9|
Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.
-
10
|1 Corintios 14:10|
Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.
-
11
|1 Corintios 14:11|
Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.
-
12
|1 Corintios 14:12|
Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.
-
13
|1 Corintios 14:13|
Tial kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu.
-
14
|1 Corintios 14:14|
CXar se mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto estas senfrukta.
-
15
|1 Corintios 14:15|
Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13