-
-
Esperanto
-
-
16
|1 Corintios 14:16|
Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.
-
17
|1 Corintios 14:17|
CXar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.
-
18
|1 Corintios 14:18|
Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj;
-
19
|1 Corintios 14:19|
tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.
-
20
|1 Corintios 14:20|
Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.
-
21
|1 Corintios 14:21|
En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo.
-
22
|1 Corintios 14:22|
Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.
-
23
|1 Corintios 14:23|
Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?
-
24
|1 Corintios 14:24|
Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj;
-
25
|1 Corintios 14:25|
la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13