-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Hechos 4:12|
Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.
-
13
|Hechos 4:13|
Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo.
-
14
|Hechos 4:14|
Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri.
-
15
|Hechos 4:15|
Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis,
-
16
|Hechos 4:16|
dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas.
-
17
|Hechos 4:17|
Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo.
-
18
|Hechos 4:18|
Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo.
-
19
|Hechos 4:19|
Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu;
-
20
|Hechos 4:20|
cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis.
-
21
|Hechos 4:21|
Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5