-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Hechos 4:32|
Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna.
-
33
|Hechos 4:33|
Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur cxiuj.
-
34
|Hechos 4:34|
Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditajxoj
-
35
|Hechos 4:35|
kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al cxiu laux cxies aparta bezono.
-
36
|Hechos 4:36|
Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo,
-
37
|Hechos 4:37|
posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj.
-
1
|Hechos 5:1|
Sed unu viro, nomata Ananias, kun sia edzino Sapfira vendis posedajxon,
-
2
|Hechos 5:2|
kaj retenis iom el la prezo, kun la konsento de sia edzino, kaj iun parton alportis kaj metis antaux la piedoj de la apostoloj.
-
3
|Hechos 5:3|
Sed Petro diris:Ananias, kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito kaj retenas iom el la prezo de la bieno?
-
4
|Hechos 5:4|
Dum gxi restis, cxu gxi ne estis via? kaj post la vendo, cxu gxi ne estis en via rajto? Kial do cxi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5