-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Hechos 5:25|
Tiam iu venis, kaj sciigis al ili:Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
-
26
|Hechos 5:26|
Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; cxar ili timis la popolon, por ke ili ne estu prijxetitaj per sxtonoj.
-
27
|Hechos 5:27|
Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaux la sinedrio. Kaj la cxefpastro ilin demandis,
-
28
|Hechos 5:28|
dirante:Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en cxi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
-
29
|Hechos 5:29|
Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
-
30
|Hechos 5:30|
La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo.
-
31
|Hechos 5:31|
Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.
-
32
|Hechos 5:32|
Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
-
33
|Hechos 5:33|
Kaj ili, auxdinte tion, estis pikitaj en la koro, kaj ili konsiligxis, por pereigi ilin.
-
34
|Hechos 5:34|
Sed unu Fariseo, nomata Gamaliel, legxinstruisto honorata cxe la tuta popolo, ekstaris en la sinedrio, kaj ordonis, ke oni eksteren forigu la homojn por kelka tempo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5