-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Hechos 6:3|
Tial elsercxu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de sagxo, kiujn ni difinos por tiu afero.
-
4
|Hechos 6:4|
Sed ni persistos en pregxado kaj la servado de la Vorto.
-
5
|Hechos 6:5|
Kaj tiu diro placxis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Prohxoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antiohxia;
-
6
|Hechos 6:6|
tiujn ili starigis antaux la apostoloj; kaj cxi tiuj, pregxinte, metis sur ilin la manojn.
-
7
|Hechos 6:7|
Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la discxiploj multigxis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
-
8
|Hechos 6:8|
Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindajxojn kaj signojn inter la popolo.
-
9
|Hechos 6:9|
Sed starigxis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
-
10
|Hechos 6:10|
Kaj ili ne povis rezisti al la sagxeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
-
11
|Hechos 6:11|
Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni auxdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraux Moseo kaj kontraux Dio.
-
12
|Hechos 6:12|
Kaj ili incitis la popolon kaj la pliagxulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5