-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Hechos 5:15|
tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kusxigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke cxe la preterpaso de Petro, almenaux lia ombro ombru iun el ili.
-
16
|Hechos 5:16|
Kunvenis ankaux en Jerusalemon la amaso el la cxirkauxaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj cxiuj estis sanigitaj.
-
17
|Hechos 5:17|
Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo,
-
18
|Hechos 5:18|
kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
-
19
|Hechos 5:19|
Sed angxelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
-
20
|Hechos 5:20|
Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo cxiujn vortojn pri cxi tiu Vivo.
-
21
|Hechos 5:21|
Kaj tion auxdinte, ili eniris cxe la tagigxo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la cxefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
-
22
|Hechos 5:22|
Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
-
23
|Hechos 5:23|
dirante:Ni ja trovis la malliberejon sxlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaux la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
-
24
|Hechos 5:24|
Kiam do la kapitano de la templo kaj la cxefpastroj auxdis cxi tiujn vortojn, ili embarasigxis pri ili, kio farigxos el tiu afero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5