-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Hechos 5:5|
Kaj auxdante cxi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspirigxis; kaj granda timo venis sur cxiujn auxdantojn.
-
6
|Hechos 5:6|
Kaj la junuloj levigxis, kaj lin cxirkauxvindis, kaj forportis kaj enterigis.
-
7
|Hechos 5:7|
Kaj post paso de cxirkaux tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
-
8
|Hechos 5:8|
Kaj Petro sxin demandis:Diru al mi, cxu por tiom vi vendis la bienon? Kaj sxi respondis:Jes, por tiom.
-
9
|Hechos 5:9|
Kaj Petro respondis al sxi:Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
-
10
|Hechos 5:10|
Kaj sxi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspirigxis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis sxin mortinta, kaj sxin forportis kaj enterigis apud sxia edzo.
-
11
|Hechos 5:11|
Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur cxiujn auxdantajn pri tio.
-
12
|Hechos 5:12|
Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindajxoj meze de la popolo; kaj ili cxiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
-
13
|Hechos 5:13|
Sed el la ceteraj neniu kuragxis aligxi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
-
14
|Hechos 5:14|
kaj kredantoj pligrandnombre aldonigxis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5