-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 10:11|
Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.
-
12
|Éxodo 10:12|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.
-
13
|Éxodo 10:13|
Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.
-
14
|Éxodo 10:14|
Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
-
15
|Éxodo 10:15|
Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
-
16
|Éxodo 10:16|
Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.
-
17
|Éxodo 10:17|
Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.
-
18
|Éxodo 10:18|
Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.
-
19
|Éxodo 10:19|
Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.
-
20
|Éxodo 10:20|
Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11