-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 10:21|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.
-
22
|Éxodo 10:22|
Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
-
23
|Éxodo 10:23|
Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.
-
24
|Éxodo 10:24|
Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.
-
25
|Éxodo 10:25|
Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.
-
26
|Éxodo 10:26|
Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.
-
27
|Éxodo 10:27|
Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.
-
28
|Éxodo 10:28|
Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.
-
29
|Éxodo 10:29|
Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3