- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Éxodo 14:1|
									Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Éxodo 14:2|
									Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Éxodo 14:3|
									Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Éxodo 14:4|
									Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos,  ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Éxodo 14:5|
									Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Éxodo 14:6|
									Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Éxodo 14:7|
									Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Éxodo 14:8|
									Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo,  kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Éxodo 14:9|
									La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Éxodo 14:10|
									Kiam Faraono alproksimigxis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn,  kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18