-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 14:11|
Kaj ili diris al Moseo:CXu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
-
12
|Éxodo 14:12|
Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; cxar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
-
13
|Éxodo 14:13|
Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.
-
14
|Éxodo 14:14|
La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
-
15
|Éxodo 14:15|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
-
16
|Éxodo 14:16|
Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
-
17
|Éxodo 14:17|
Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.
-
18
|Éxodo 14:18|
Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.
-
19
|Éxodo 14:19|
Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;
-
20
|Éxodo 14:20|
kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4