-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 16:11|
Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
-
12
|Éxodo 16:12|
Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
13
|Éxodo 16:13|
Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro.
-
14
|Éxodo 16:14|
Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero.
-
15
|Éxodo 16:15|
Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi.
-
16
|Éxodo 16:16|
Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo.
-
17
|Éxodo 16:17|
Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli.
-
18
|Éxodo 16:18|
Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi.
-
19
|Éxodo 16:19|
Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno.
-
20
|Éxodo 16:20|
Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13