-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 16:21|
Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.
-
22
|Éxodo 16:22|
Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo.
-
23
|Éxodo 16:23|
Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno.
-
24
|Éxodo 16:24|
Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi.
-
25
|Éxodo 16:25|
Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo.
-
26
|Éxodo 16:26|
Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.
-
27
|Éxodo 16:27|
En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.
-
28
|Éxodo 16:28|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
-
29
|Éxodo 16:29|
Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
-
30
|Éxodo 16:30|
Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7