-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 29:11|
Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
12
|Éxodo 29:12|
Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro.
-
13
|Éxodo 29:13|
Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.
-
14
|Éxodo 29:14|
Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.
-
15
|Éxodo 29:15|
Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
-
16
|Éxodo 29:16|
Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe.
-
17
|Éxodo 29:17|
Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon.
-
18
|Éxodo 29:18|
Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.
-
19
|Éxodo 29:19|
Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.
-
20
|Éxodo 29:20|
Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3