-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Éxodo 29:31|
Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko.
-
32
|Éxodo 29:32|
Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
33
|Éxodo 29:33|
Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta.
-
34
|Éxodo 29:34|
Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta.
-
35
|Éxodo 29:35|
Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.
-
36
|Éxodo 29:36|
Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi.
-
37
|Éxodo 29:37|
Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.
-
38
|Éxodo 29:38|
Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;
-
39
|Éxodo 29:39|
unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
-
40
|Éxodo 29:40|
kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3