-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 32:11|
Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraux Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
-
12
|Éxodo 32:12|
Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraux Via popolo.
-
13
|Éxodo 32:13|
Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi jxuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la cxielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos gxin eterne.
-
14
|Éxodo 32:14|
Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros gxin al Sia popolo.
-
15
|Éxodo 32:15|
Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambauxflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.
-
16
|Éxodo 32:16|
Kaj la tabeloj estis faritajxo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.
-
17
|Éxodo 32:17|
Kaj Josuo auxdis la bruon de la popolo gxojkrianta, kaj li diris al Moseo:Bruo de batalo estas en la tendaro.
-
18
|Éxodo 32:18|
Sed tiu diris:Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi auxdas.
-
19
|Éxodo 32:19|
Kiam li alproksimigxis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forjxetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
-
20
|Éxodo 32:20|
Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5