-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 32:21|
Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi cxi tiu poplo, ke vi venigis sur gxin grandan pekon?
-
22
|Éxodo 32:22|
Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
-
23
|Éxodo 32:23|
ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.
-
24
|Éxodo 32:24|
Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu gxin; kaj ili donis al mi, kaj mi jxetis gxin en fajron, kaj eliris cxi tiu bovido.
-
25
|Éxodo 32:25|
CXar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, cxar Aaron sendisciplinigis gxin gxis honto antaux la malamikoj,
-
26
|Éxodo 32:26|
tial Moseo starigxis cxe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektigxis al li cxiuj idoj de Levi.
-
27
|Éxodo 32:27|
Kaj li diris al ili:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Metu cxiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego gxis pordego tra la tendaro, kaj cxiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
-
28
|Éxodo 32:28|
Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago cxirkaux tri mil homoj.
-
29
|Éxodo 32:29|
Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaux al la Eternulo, cxiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaux beno.
-
30
|Éxodo 32:30|
La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5