-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 36:11|
Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.
-
12
|Éxodo 36:12|
Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.
-
13
|Éxodo 36:13|
Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.
-
14
|Éxodo 36:14|
Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.
-
15
|Éxodo 36:15|
La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.
-
16
|Éxodo 36:16|
Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.
-
17
|Éxodo 36:17|
Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.
-
18
|Éxodo 36:18|
Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.
-
19
|Éxodo 36:19|
Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.
-
20
|Éxodo 36:20|
Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3