-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Éxodo 36:31|
Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,
-
32
|Éxodo 36:32|
kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.
-
33
|Éxodo 36:33|
Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.
-
34
|Éxodo 36:34|
Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.
-
35
|Éxodo 36:35|
Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur gxi kerubojn.
-
36
|Éxodo 36:36|
Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.
-
37
|Éxodo 36:37|
Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;
-
38
|Éxodo 36:38|
kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3