-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 7:1|
Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
-
2
|Éxodo 7:2|
Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
-
3
|Éxodo 7:3|
Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
-
4
|Éxodo 7:4|
Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.
-
5
|Éxodo 7:5|
Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
-
6
|Éxodo 7:6|
Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
-
7
|Éxodo 7:7|
Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
-
8
|Éxodo 7:8|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
9
|Éxodo 7:9|
Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.
-
10
|Éxodo 7:10|
Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5