-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 7:11|
Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.
-
12
|Éxodo 7:12|
CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
-
13
|Éxodo 7:13|
Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
-
14
|Éxodo 7:14|
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
-
15
|Éxodo 7:15|
Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.
-
16
|Éxodo 7:16|
Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.
-
17
|Éxodo 7:17|
Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.
-
18
|Éxodo 7:18|
Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
-
19
|Éxodo 7:19|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.
-
20
|Éxodo 7:20|
Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5