-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 13:21|
Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
-
22
|Juan 13:22|
Tiam la discxiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
-
23
|Juan 13:23|
Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis.
-
24
|Juan 13:24|
Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
-
25
|Juan 13:25|
Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?
-
26
|Juan 13:26|
Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.
-
27
|Juan 13:27|
Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.
-
28
|Juan 13:28|
Sed neniu el la kunmangxantoj sciis, kial li diris al li tion.
-
29
|Juan 13:29|
Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.
-
30
|Juan 13:30|
Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13