-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 6:1|
Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.
-
2
|Juan 6:2|
Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj.
-
3
|Juan 6:3|
Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.
-
4
|Juan 6:4|
Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima.
-
5
|Juan 6:5|
Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu?
-
6
|Juan 6:6|
Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros.
-
7
|Juan 6:7|
Filipo respondis al li:Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu.
-
8
|Juan 6:8|
Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li:
-
9
|Juan 6:9|
CXi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; sed kio estas tio por tiom da homoj?
-
10
|Juan 6:10|
Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13