-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 6:21|
Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.
-
22
|Juan 6:22|
La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis
-
23
|Juan 6:23|
(venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) -
-
24
|Juan 6:24|
kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.
-
25
|Juan 6:25|
Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li:Rabeno, kiam vi venis cxi tien?
-
26
|Juan 6:26|
Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis.
-
27
|Juan 6:27|
Laboru ne por la pereema nutrajxo, sed por la nutrajxo, kiu restas gxis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; cxar lin Dio, la Patro, sigelis.
-
28
|Juan 6:28|
Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?
-
29
|Juan 6:29|
Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.
-
30
|Juan 6:30|
Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8