-
-
Esperanto
-
-
61
|Juan 6:61|
Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?
-
62
|Juan 6:62|
Kio do, se vi vidos la Filon de homo supreniranta tien, kie li antauxe estis?
-
63
|Juan 6:63|
La spirito estas la viviganto; la karno nenion utilas; la vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.
-
64
|Juan 6:64|
Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.
-
65
|Juan 6:65|
Kaj li diris:Tial mi diris al vi, ke neniu povas veni al mi, se tio ne estas donita al li de mia Patro.
-
66
|Juan 6:66|
CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis.
-
67
|Juan 6:67|
Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri?
-
68
|Juan 6:68|
Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.
-
69
|Juan 6:69|
Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.
-
70
|Juan 6:70|
Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13