-
-
Esperanto
-
-
51
|Juan 6:51|
Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la cxielo; se iu mangxos el cxi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
-
52
|Juan 6:52|
La Judoj do disputis inter si, dirante:Kiel cxi tiu povas doni al ni sian karnon por mangxi?
-
53
|Juan 6:53|
Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
-
54
|Juan 6:54|
Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
-
55
|Juan 6:55|
CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.
-
56
|Juan 6:56|
Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
-
57
|Juan 6:57|
Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi.
-
58
|Juan 6:58|
Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.
-
59
|Juan 6:59|
Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
-
60
|Juan 6:60|
Multaj do el liaj discxiploj, auxdinte tion, diris:Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin auxskulti?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24