-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 14:1|
Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaux al mi.
-
2
|Juan 14:2|
CXe la domo de mia Patro estas multe da logxejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
-
3
|Juan 14:3|
Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaux estu tie, kie mi estas.
-
4
|Juan 14:4|
Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
-
5
|Juan 14:5|
Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
-
6
|Juan 14:6|
Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
-
7
|Juan 14:7|
Se vi min konus, vi konus ankaux mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
-
8
|Juan 14:8|
Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio suficxos.
-
9
|Juan 14:9|
Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?
-
10
|Juan 14:10|
CXu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40