-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 14:11|
Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.
-
12
|Juan 14:12|
Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro.
-
13
|Juan 14:13|
Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
-
14
|Juan 14:14|
Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
-
15
|Juan 14:15|
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
-
16
|Juan 14:16|
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam;
-
17
|Juan 14:17|
tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.
-
18
|Juan 14:18|
Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
-
19
|Juan 14:19|
Ankoraux iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; cxar mi vivas, tial vi ankaux vivos.
-
20
|Juan 14:20|
En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3