-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 15:1|
Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.
-
2
|Juan 15:2|
CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto.
-
3
|Juan 15:3|
Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.
-
4
|Juan 15:4|
Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi.
-
5
|Juan 15:5|
Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari.
-
6
|Juan 15:6|
Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas.
-
7
|Juan 15:7|
Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.
-
8
|Juan 15:8|
En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.
-
9
|Juan 15:9|
Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo.
-
10
|Juan 15:10|
Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13