-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 4:1|
Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano
-
2
|Juan 4:2|
(kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj),
-
3
|Juan 4:3|
li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
-
4
|Juan 4:4|
Kaj li devis trairi tra Samario.
-
5
|Juan 4:5|
Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Sihxar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
-
6
|Juan 4:6|
kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.
-
7
|Juan 4:7|
Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.
-
8
|Juan 4:8|
CXar liaj discxiploj jam foriris en la urbon, por acxeti nutrajxojn.
-
9
|Juan 4:9|
La Samarianino do diris al li:Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (CXar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
-
10
|Juan 4:10|
Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40