-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 4:31|
Dume la discxiploj petis lin, dirante:Rabeno, mangxu.
-
32
|Juan 4:32|
Sed li diris al ili:Por mangxi mi havas nutrajxon, pri kiu vi ne scias.
-
33
|Juan 4:33|
La discxiploj do diris inter si:CXu iu alportis al li ion por mangxi?
-
34
|Juan 4:34|
Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
-
35
|Juan 4:35|
CXu vi ne diras:Estas ankoraux kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi:Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
-
36
|Juan 4:36|
La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke gxoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
-
37
|Juan 4:37|
CXar en cxi tio estas vera la proverbo:Unu semas, alia rikoltas.
-
38
|Juan 4:38|
Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
-
39
|Juan 4:39|
Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis:Li rakontis al mi cxion, kion mi faris.
-
40
|Juan 4:40|
Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu cxe ili; kaj li restis tie du tagojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3