-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 13:1|
Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.
-
2
|Juan 13:2|
Kaj dum la vespermangxo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
-
3
|Juan 13:3|
Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
-
4
|Juan 13:4|
levigxis de la vespermangxo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis visxtukon, kaj sin zonis.
-
5
|Juan 13:5|
Poste li versxis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la discxiploj kaj visxi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
-
6
|Juan 13:6|
Tiam li venis al Simon Petro. CXi tiu diris al li:Sinjoro, cxu vi lavas al mi la piedojn?
-
7
|Juan 13:7|
Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
-
8
|Juan 13:8|
Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.
-
9
|Juan 13:9|
Simon Petro diris al li:Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon.
-
10
|Juan 13:10|
Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13