-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 5:1|
Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
-
2
|Juan 5:2|
En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
-
3
|Juan 5:3|
En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
-
4
|Juan 5:4|
cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis.
-
5
|Juan 5:5|
Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
-
6
|Juan 5:6|
Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana?
-
7
|Juan 5:7|
La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi.
-
8
|Juan 5:8|
Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.
-
9
|Juan 5:9|
Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
-
10
|Juan 5:10|
La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13