-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 5:11|
Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.
-
12
|Juan 5:12|
Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru?
-
13
|Juan 5:13|
Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.
-
14
|Juan 5:14|
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
-
15
|Juan 5:15|
La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
-
16
|Juan 5:16|
Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
-
17
|Juan 5:17|
Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras.
-
18
|Juan 5:18|
Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.
-
19
|Juan 5:19|
Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; cxar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaux faras.
-
20
|Juan 5:20|
CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13