-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 5:21|
CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.
-
22
|Juan 5:22|
CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo,
-
23
|Juan 5:23|
por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.
-
24
|Juan 5:24|
Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.
-
25
|Juan 5:25|
Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos.
-
26
|Juan 5:26|
CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon;
-
27
|Juan 5:27|
kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo.
-
28
|Juan 5:28|
Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon,
-
29
|Juan 5:29|
kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.
-
30
|Juan 5:30|
Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13