-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 5:31|
Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera.
-
32
|Juan 5:32|
Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.
-
33
|Juan 5:33|
Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero.
-
34
|Juan 5:34|
Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj.
-
35
|Juan 5:35|
Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis gxoji kelkan tempon en lia lumo.
-
36
|Juan 5:36|
Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.
-
37
|Juan 5:37|
Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.
-
38
|Juan 5:38|
Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, cxar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.
-
39
|Juan 5:39|
Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;
-
40
|Juan 5:40|
kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13