-
-
Esperanto
-
-
1
|Juan 9:1|
Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo.
-
2
|Juan 9:2|
Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda?
-
3
|Juan 9:3|
Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
-
4
|Juan 9:4|
Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
-
5
|Juan 9:5|
Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
-
6
|Juan 9:6|
Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
-
7
|Juan 9:7|
kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de SXiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
-
8
|Juan 9:8|
La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:CXu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
-
9
|Juan 9:9|
Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.
-
10
|Juan 9:10|
Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermigxis?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8