- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Juan 21:1|
									Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Juan 21:2|
									Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Juan 21:3|
									Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Juan 21:4|
									Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Juan 21:5|
									Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Juan 21:6|
									Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo,  kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Juan 21:7|
									Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro.  Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Juan 21:8|
									Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Juan 21:9|
									Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Juan 21:10|
									Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18