- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Juan 17:1|
									Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro,  la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Juan 17:2|
									kiel Vi donis al li auxtoritaton super cxiu karno, por ke li donu eternan vivon al cxiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Juan 17:3|
									Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Juan 17:4|
									Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Juan 17:5|
									Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi,  antaux ol la mondo ekzistis.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Juan 17:6|
									Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo;  Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Juan 17:7|
									Nun ili scias, ke cxio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Juan 17:8|
									cxar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Juan 17:9|
									Mi pregxas por ili; mi pregxas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, cxar ili estas Viaj;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Juan 17:10|
									kaj cxio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18