-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 17:11|
Mi jam ne estas en la mondo, kaj cxi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
-
12
|Juan 17:12|
Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdigxo, por ke plenumigxu la Skribo.
-
13
|Juan 17:13|
Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian gxojon gxis pleneco en si mem.
-
14
|Juan 17:14|
Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, cxar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
-
15
|Juan 17:15|
Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraux la malbono.
-
16
|Juan 17:16|
Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
-
17
|Juan 17:17|
Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
-
18
|Juan 17:18|
Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaux mi ilin sendis en la mondon.
-
19
|Juan 17:19|
Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaux estu konsekritaj en la vero.
-
20
|Juan 17:20|
Kaj mi pregxas ne nur por ili, sed ankaux por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13