-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 4:11|
La virino diris al li:Sinjoro, vi nenian cxerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?
-
12
|Juan 4:12|
CXu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el gxi, kiel ankaux liaj filoj kaj liaj brutoj?
-
13
|Juan 4:13|
Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos;
-
14
|Juan 4:14|
sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.
-
15
|Juan 4:15|
La virino diris al li:Sinjoro, donu al mi cxi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni cxi tien, por cxerpi.
-
16
|Juan 4:16|
Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien.
-
17
|Juan 4:17|
La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;
-
18
|Juan 4:18|
cxar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; cxi tion vi diris vere.
-
19
|Juan 4:19|
La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
-
20
|Juan 4:20|
Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3