-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 6:11|
Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris.
-
12
|Juan 6:12|
Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj:Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu.
-
13
|Juan 6:13|
Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj.
-
14
|Juan 6:14|
Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.
-
15
|Juan 6:15|
Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.
-
16
|Juan 6:16|
Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro;
-
17
|Juan 6:17|
kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.
-
18
|Juan 6:18|
Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis.
-
19
|Juan 6:19|
Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.
-
20
|Juan 6:20|
Sed li diris al ili:GXi estas mi; ne timu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24