-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 6:31|
Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi.
-
32
|Juan 6:32|
Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.
-
33
|Juan 6:33|
CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo.
-
34
|Juan 6:34|
Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.
-
35
|Juan 6:35|
Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
-
36
|Juan 6:36|
Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.
-
37
|Juan 6:37|
CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.
-
38
|Juan 6:38|
CXar mi malsupreniris de la cxielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
-
39
|Juan 6:39|
Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el cxio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion, sed relevu gxin en la lasta tago.
-
40
|Juan 6:40|
CXar estas la volo de mia Patro, ke cxiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24