-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 16:11|
rilate jugxon, cxar la estro de cxi tiu mondo estas jugxita.
-
12
|Juan 16:12|
Mi havas ankoraux multon por diri al vi, sed vi ne povas gxin nun elporti.
-
13
|Juan 16:13|
Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.
-
14
|Juan 16:14|
Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.
-
15
|Juan 16:15|
CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.
-
16
|Juan 16:16|
Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos.
-
17
|Juan 16:17|
Iuj do el liaj discxiploj diris al aliaj:Kio estas cxi tio, kion li diras al ni:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj:CXar mi foriras al la Patro?
-
18
|Juan 16:18|
Ili do diris:Kio estas cxi tio, kion li diras:Mallongan tempon? Ni ne komprenas lian diron.
-
19
|Juan 16:19|
Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?
-
20
|Juan 16:20|
Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo gxojos; vi estos malgxojaj, sed via malgxojo farigxos gxojo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11