-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 20:21|
Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas.
-
22
|Juan 20:22|
Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton:
-
23
|Juan 20:23|
kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
-
24
|Juan 20:24|
Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis.
-
25
|Juan 20:25|
La aliaj discxiploj do diris al li:Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili:Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
-
26
|Juan 20:26|
Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.
-
27
|Juan 20:27|
Tiam li diris al Tomaso:Etendu cxi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu gxin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.
-
28
|Juan 20:28|
Tomaso respondis al li kaj diris:Mia Sinjoro kaj mia Dio.
-
29
|Juan 20:29|
Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
-
30
|Juan 20:30|
Jesuo faris antaux la discxiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3